Tiun ĉi Printempan Feston de Ĉinio mi pasigis ĉe la monto Jiuhua. Por mi, tio estas unua fojo pasigi la Printempan Feston en montara vilaĝo de Ĉinio, kiu estas plena de budhisma kulturo kaj homameco de ĉinaj vilaĝanoj.
今年春节,我是在安徽的九华山度过的。我第一次在中国山村过春节,那里充满了佛教文化和中国农村的仁爱之情。
Meze de januaro mi ricevis telefonvokon de mia amiko, esperantisto, kiu laboras en iu videaĵ-elsendejo. La elsendejo planas filmi pri la monto Jiuhua, kaj mia vojaĝo al la monto tuj komencis.
一月中旬,我接到世界语朋友的电话。这个朋友在视频工作室工作。他的公司计划拍摄一部关于九华山的纪录片,我的九华山之旅随即展开。

La monto Jiuhua estas konata kiel unu el la kvar famaj budhismaj sanktejoj de Ĉinio, ĝi ankaŭ estas reprezentata de Dizang-bodisatvo. Dizang-bodisatvo estas ankaŭ konata kiel unu el la reĝfamilianoj de Sinluo, antikva korea dinastio, mi estis petita partopreni en la filmadon pri la monto Jiuhua.
地藏菩萨是中国佛教四大菩萨之一,其道场在安徽九华山。九华山也是中国佛教四大名山之一。地藏菩萨原为朝鲜半岛古王朝新罗国王族,我因此受邀参与此次九华山的拍摄工作。
地藏菩萨 Dizang-bodisatvo
佛教道场 budhisma sanktejo
Dizang-bodisatvo, nomata Jin Qiaojue, en sia juna tempo studis en Chang'an, tiama ĉefurbo de la dinastio Tang, kaj reiris al sia lando, kaj post kelkaj jaroj li revenis al Ĉinio kun sia blanka dorlothundo, nomita Shanting.
地藏菩萨姓金名乔觉,青年时期曾于唐玄宗时期到长安求学,归国数年后携白犬善听重返中国。
传说地藏菩萨的坐骑善听的原身是一条白犬,因其本性忠诚,如同文殊之狮子表智慧,普贤之白象表大行,地藏之善听表忠诚不二之心。
Laŭvole vizitinte kelkajn lokojn, Jin Qiaojue atingis la monton Jiuhua kaj metis sian asketan ejon en iun kavernon ĉe mezalta loko de la monto. Dum longa asketado, li hazarde estis trovita de vilaĝanoj, li kulturis la vilaĝanojn ne nur per vortoj, sed ankaŭ per sia praktikado.
游历多地后金乔觉来到九华山,他在半山腰的石洞中修行。在漫长的苦修岁月中,金乔觉的行迹偶被村民发现,从此他不仅以言传教,更以身行教化村民。
Jin Qiaojue finis sian vivon 99-jaraĝan kaj post tri jaroj liaj disĉiploj ekkonsideris lin "budho enkarnita" (ĉine: 肉身佛). Oni konstruis templon sur la monto kaj lokanoj praktikis lian instruon en sia ĉiutaga vivo.
金乔觉99岁圆寂,三年后其弟子始悟他为“肉身佛”。人们在山上建寺院,当地民众每日修习他的教法。
La imperiestro de Tang-dinastio en la jaro 757 donacis oran sigelon al Jin Qiaojue. Li Bai, granda poeto de antikva Ĉinio, verkis poemon pri li, kaj la monto Jiuhua fariĝis unu el la kvar budhismaj sanktejoj. Nun multaj homoj, inkluzive de koreoj, vizitadas la monton kaj lernas la saĝon de vivo kaj amon al homoj.
757年,唐肃宗赐金印给金乔觉,李白游九华做诗赞美此山,九华山成为中国四大佛教名山之一。如今,包括韩国人在内的许多游客来到九华山,修习人生智慧和仁爱之心。
Dum la semajn-longa vojaĝo en la regiono de la monto Jiuhua, mi spertis multon. Kvankam mia rolo estis malgranda en la filmo, tamen la sperto estis tre interesa. La kamerao sekvis min kaj notis delikatajn ŝanĝiĝojn de mia mieno: Denaske senrideta, ofte paliĝa kaj rigidiĝema pro io...
在九华山为期一周的拍摄过程中,我的戏份不多,但是我经历颇丰,十分有趣。镜头始终追随着我,捕捉我的微妙表情变化:天生不爱笑的我,时常面色发白、神情僵硬……

La filmo longas nur 25 minutojn, sed ok teamanoj kaj mi estis tre lacaj: Preskaŭ ĉiumatene ni ellitiĝis je la 6-a kaj enlitiĝis ĉirkaŭ la 23-a kaj malfacilis manĝi en la kutima horaro, kaj pro tio mi ofte devis fronti la proteston de mia stomako je severa malsato dum la tuta filmado. "Denove" aŭ "refoje", tiuj simplaj vortoj de la reĝisoro fariĝis la plej timigaj, ĉar tio signifas, ke ni devas daŭre filmadi, sen paŭzo aŭ manĝo.
这部短片仅25分钟,却让包括我在内的九人拍摄团队疲惫不堪:几乎每天清晨我们6点起床、深夜11点入睡,饮食无规律。拍摄过程中,我的胃因严重饥饿,频频“抗议”,导演口中的“再来”或“重拍”指令,成了最恐怖的词汇——这意味着我们必须继续拍摄,没有暂停或进食的机会。
Pro la profunda influo de budhismo, loĝantoj de la regiono jam en antikveco alkutimiĝis manĝi vegetare, kaj la vegetaraj pladoj ne entenas ajlon, cepon ktp, kiuj havas fortan guston kaj ne bonutilas asketadon de bonzoj. Kvankam nuntempe la kutimo manĝi vegetare ne plu estas tiom populara, tamen multaj lokanoj ankoraŭ obeservas ĝin almenaŭ en novjara festo.
受佛教影响,当地居民自古有食素习惯,菜中禁放大蒜、洋葱等气味浓烈的食材,以免影响僧人修习。如今素食习俗不再普遍,但许多当地人仍在新年期间恪守传统。
Sur la pordoklapoj de nia loĝejo kaj ĉambro, mi gluis la versparojn de la Printempa Festo, kio estis la unuafoja sperto dum mia tuta vivo. Same estas la unua fojo, ke mi, kun la bonzo invitita de ĉiĉerono, kune matemmanĝis per pladoj vegetaraj.
我人生第一次在住处贴春联;第一次与向导游特邀的僧人共进素斋早餐。

Tranokti en templo dum la filmado estis alia unika sperto por mi. Fakte lastatempe ĝi fariĝis iasenca modo por koreoj, kiuj travivas vere elstreĉiĝajn tagojn. Ekzemple, lernantoj por eniri altkvalitan universitaton, universitatanoj por eniri mondfaman kaj grandan entreprenon kaj tiuj, kiuj celas esti promociitaj al pli alta posteno ktp.
夜宿寺院让我感受到别样的氛围。近年来,这甚至成为韩国人缓解紧张生活的潮流。例如,备考顶尖大学的学生、求职名企的毕业生,还有渴望晋升的职场人,都到寺院寻求心灵的宁静。
Samtempe mi gustumis ver-verajn vegetarajn manĝaĵojn, kiujn bonzoj ĉiutage manĝas. Lastatempe homoj pli ofte manĝas vegetarajn ol viandajn pladojn por sano, sed en tiuj ĉi vegetarmanĝaĵoj estas miksitaj ne malmultaj spicaĵoj por allogi homan guston. Sed la vegetarmanĝaĵoj en budhisma templo preskaŭ entenas nenian spicaĵon, nur vere simplan, naturan kaj nepikan guston. Aldone, ni povis vidi multegajn stelojn senĉese scintilantajn, kiuj tutnokte kovras la ĉielon.
此行我还品尝到了僧人的真素食。为了健康,现代人选择素食。这些素食常常添加大量香料以迎合大众的口味,但寺庙的素食几乎不含任何刺激性调味品,只保留简单、自然、清淡的滋味。此外,我们还可以在夜晚观看满天闪烁的繁星。
Pro la kaprica surmonta temperaturo, mi multe suferis, sed samtempe mi sciiĝis, ke la monto Jiuhua havas intiman rilaton kun Koreio pro la influo de Dizang-bodisatvo. Mi spertis la Printempan Feston tie, kaj tio estas neforgesebla sperto en mia vivo.
山上变幻莫测的气温,让我吃了不少苦头,但同时我也了解到,因地藏菩萨,九华山与韩国有了深厚的关联。在那里我度过了春节,这将成为我人生中难忘的经历。
图/文 崔挽源(韩国)